Avatar von das-g
  • das-g

536 Beiträge seit 24.04.2004

Kial ne Esperante?

Kial ne skribi kodon en Esperanto?

So gesehen ist auch die Verwendung von Esperanto keine Lösung – die Verbreitung der Sprache ist schlichtweg zu gering, weshalb sie im Vergleich zu Englisch stets im Nachteil ist.

Nuntempe ja estas pli da homoj kaj pli da programistoj kiu parolas la anglan ol parolas Esperanton. Sed se estus normale programi Esperante, lerni Esperanton ankaŭ estus pli kutime por komputikistoj. Kaj lerni Esperanton estas ege pli facile ol lerni la anglan! Kaj pli grava: Lerni bonan Esperanton (aŭ bone lerni Esperanton) estas treege pli facile ol bone lerni la anglan.

Ne min miskomprenu: Lerni lingvon estas malfacile kaj do ankaŭ lerni Esperanton ne estas vere facile. Sed ĝi ja estas pli facile kaj multe pli rapide ol lerni unu ajn nacian lingvon, krom se tiu nacia lingvo estus tre simila al denaska lingvo de la lernanto.

Kaj Esperanto verŝajne estus lingvo, kiu tre bone konvenus al multaj programistoj kaj komputemuloj: Ĝi estas tre (sed ne tute) logika kaj povas (sed ne devas) esti tre preciza. Samtempe, ĝi estas pli fleksebla kaj "natura" ol, ekzemple, Loĵbano. (Kredas mi. Mi ne vere konas Loĵbanon, do pardonu se mi eraras pri tio.)

Sed mi kredas, ke problemo estas, ke multaj komputikaj kaj programadaj fakvortoj aŭ ne ekzistas en Esperanto aŭ ekzistas eĉ (tro) multaj vortoj por la sama signifo. Do en Esperanto ankoraŭ verŝajne mankas unuforma komputika faklingvo.

Bewerten
- +